The Faerie Queene

The Faerie Queene
poemoepopeo
Aŭtoroj
Aŭtoro Edmund Spenser
Lingvoj
Lingvo frua moderna angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1590
Ĝenro fantasto
vdr

La Fereĝino (angle The Faerie Queene) estas alegoria, epopea-kavalira poemo anglalingva de Edmund Spenser, kiu restis nefinita. La unua eldono en tri libroj estis publikigita en 1590, la dua eldono en ses libroj en 1596 [1].

La Fereĝino estas rimarkinda pro sia formo: ĝi estis la unua verko se temas pri uzi la propran novigon de la verkinto, la tielnomitan "Spenser-strofo", variaĵo de oktavrimo kun konkludaj aleksandrinoj [2].

La verkaĵo estis celita kaj estas perceptita kiel nacia epopeo, en harmonio kun la antikvaj modeloj, sed ankaŭ en la etendaĵo de la arkaikaj Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer, kaj karakterizita per mezepoka alegorio. Ĝi estis omaĝo al la virtoj, la Domo de Tudoro, Reĝino Elizabeto la 1-a kaj Protestantismo, sed ne nepre en tiu ordo [3].

  1. Wilkinson, Hazel. (30 November 2017) Edmund Spenser and the Eighteenth-Century Book. Cambridge University Press. ISBN 9781107199552.
  2. Loewenstein & Mueller 2003, p. 369.
  3. Spenser 1984, pp. 15–16.

Developed by StudentB